The Coasters | |
---|---|
Persona informo | |
Okupo | |
Verkoj | Yakety Yak Young Blood |
TTT | |
Retejo | http://www.angelfire.com/mn/coasters/ |
The Coasters estas usona voĉa grupo de ritmenbluso/rokenrolo kiu atingis serion de sukcesoj fine de la 1950-aj jaroj. Dekomence per "Searchin'" kaj "Young Blood" en 1957, iliaj plej memorindaj kantoj estis verkitaj de la teamo por kantoverkado kaj produktado de Leiber kaj Stoller.[1] Kvankam the Coasters originiĝis el ĉeftendenca doo-wop, iliaj diskoj estis tiom ofte imititaj ke ili iĝis parto de la heredo de doo-wop laŭlonge de la 1960-aj jaroj. En 1987, ili estis la unua grupo enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo.[2]